Kontrastigo de la koloroj

En heraldiko, dispartigo de la heraldikaj koloroj en tri grupojn, ne estas formaligo, sed ja respondas al teknika zorgo bone ebligi legadon de l' blazono, zorgo kies esprimo troviĝas en la regulo nomata "kontrastigo de la koloroj", kiu tekstas jene:

ne estu metalo sur metalo, nek farbo sur farbo.

Se konsideri ke la metaloj estas helaj, palaj koloroj kontraste al la farboj, kiuj estas intensaj koloroj, la leĝo povus teksti "ne estu koloro pala sur pala, nek intensa sur intensa", kio evidente difinas la devigon kontrastigi la bildojn , tiel ebligante facilan legadon.

1-a rimarko. Peltoj, miksaĵo de metalo kaj farbo, pro difino mem, eskapas al tiu regulo. Fakte ili povas lokiĝi ie ajn: sur aŭ sub metalo, farbo, eĉ alia pelto...

2-a rimarko. La regulo ja uzas "sur" kaj ne "apud" kaj do rilatas nur al la suraĵoj (kiu lokiĝas sur kampo aŭ sur alia suraĵo) kaj ne al la partigoj (kiuj partigas kampon aŭ suraĵon en eroj ĉeaj kaj samnivelaj) Kelkaj aŭtoroj provis aplikigi la regulon ankaŭ al la partigoj, sed krom la fakto ke por kelkaj partigoj obei tian regulon tutsimple ne eblas, la blazona realeco montras ke tio estas nur tendenco...


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search